-
-
Esperanto
-
-
25
|Juan 12:25|
Kiu amas sian vivon, tiu gxin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en cxi tiu mondo, tiu gxin konservos gxis eterna vivo.
-
26
|Juan 12:26|
Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaux estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.
-
27
|Juan 12:27|
Nun maltrankviligxas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el cxi tiu horo. Sed por tio mi venis gxis cxi tiu horo.
-
28
|Juan 12:28|
Patro, gloru Vian nomon. Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros.
-
29
|Juan 12:29|
Do la apudstaranta homamaso, auxdinte, diris, ke tondris; aliaj diris:Angxelo parolis al li.
-
30
|Juan 12:30|
Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu vocxo, sed por vi.
-
31
|Juan 12:31|
Nun estas la jugxo de cxi tiu mondo; nun la estro de cxi tiu mondo estos elpelita.
-
32
|Juan 12:32|
Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi cxiujn homojn.
-
33
|Juan 12:33|
Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos.
-
34
|Juan 12:34|
La homamaso respondis al li:Ni auxdis el la legxo, ke la Kristo restados por cxiam; kaj kiel vi diras:La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas cxi tiu Filo de homo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 18-19