-
-
Esperanto
-
-
52
|Juan 11:52|
kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio.
-
53
|Juan 11:53|
De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.
-
54
|Juan 11:54|
Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.
-
55
|Juan 11:55|
Kaj la Pasko de la Judoj proksimigxis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaux la Pasko, por sin sanktigi.
-
56
|Juan 11:56|
Ili do sercxis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo:Kion vi pensas? CXu ke li ne venos al la festo?
-
57
|Juan 11:57|
Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj jam antauxe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.
-
1
|Juan 12:1|
Jesuo do ses tagojn antaux la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj.
-
2
|Juan 12:2|
Oni do pretigis por li tie vespermangxon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li cxe mangxo.
-
3
|Juan 12:3|
Tiam Maria prenis funton da pura narda sxmirajxo tre multekosta, sxmiris la piedojn de Jesuo, kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo plenigxis de la odoro de la sxmirajxo.
-
4
|Juan 12:4|
Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis lin perfidonta:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 18-19