-
-
Esperanto
-
-
5
|Juan 12:5|
Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj?
-
6
|Juan 12:6|
Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin.
-
7
|Juan 12:7|
Sed Jesuo diris:Lasu sxin konservi gxin por la tago de mia entombigo.
-
8
|Juan 12:8|
CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas.
-
9
|Juan 12:9|
La amaso de la Judoj do sciigxis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaux por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj.
-
10
|Juan 12:10|
Sed la cxefpastroj konsiligxis, ke ili mortigu ankaux Lazaron;
-
11
|Juan 12:11|
cxar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.
-
12
|Juan 12:12|
En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciigxinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,
-
13
|Juan 12:13|
prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis:Hosana! Estu benata la Regxo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!
-
14
|Juan 12:14|
Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur gxi, kiel estas skribite:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Salmos 140-144