-
-
Esperanto
-
-
7
|Juan 14:7|
Se vi min konus, vi konus ankaux mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.
-
8
|Juan 14:8|
Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio suficxos.
-
9
|Juan 14:9|
Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron?
-
10
|Juan 14:10|
CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.
-
11
|Juan 14:11|
Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aux almenaux kredu al mi pro la faroj mem.
-
12
|Juan 14:12|
Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas al mi, tiu ankaux faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, cxar mi iras al la Patro.
-
13
|Juan 14:13|
Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.
-
14
|Juan 14:14|
Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.
-
15
|Juan 14:15|
Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
-
16
|Juan 14:16|
Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por cxiam;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21