-
-
Esperanto
-
-
27
|Juan 14:27|
Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu.
-
28
|Juan 14:28|
Vi auxdis, ke mi diris al vi:Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi gxojus pro tio, ke mi iras al la Patro, cxar la Patro estas pli granda ol mi.
-
29
|Juan 14:29|
Kaj nun mi diris al vi, antaux ol gxi okazos, por ke vi kredu, kiam gxi okazos.
-
30
|Juan 14:30|
De nun mi jam ne multe parolos kun vi; cxar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi;
-
31
|Juan 14:31|
sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Levigxu; ni foriru de cxi tie.
-
1
|Juan 15:1|
Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto.
-
2
|Juan 15:2|
CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas; kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas, por ke gxi donu pli da frukto.
-
3
|Juan 15:3|
Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi.
-
4
|Juan 15:4|
Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi.
-
5
|Juan 15:5|
Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21