-
-
Esperanto
-
-
19
|Juan 16:19|
Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?
-
20
|Juan 16:20|
Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo gxojos; vi estos malgxojaj, sed via malgxojo farigxos gxojo.
-
21
|Juan 16:21|
Virino, kiam sxi akusxas, havas malgxojon, cxar sxia horo venis; sed kiam sxi naskis la infaneton, sxi jam ne memoras sian doloregon, pro gxojo, cxar homo naskigxis en la mondon.
-
22
|Juan 16:22|
Vi do ankaux havas nun malgxojon; sed mi revidos vin, kaj via koro gxojos, kaj neniu forprenos de vi vian gxojon.
-
23
|Juan 16:23|
Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos gxin al vi en mia nomo.
-
24
|Juan 16:24|
GXis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena.
-
25
|Juan 16:25|
CXi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkasxe pri la Patro.
-
26
|Juan 16:26|
En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi;
-
27
|Juan 16:27|
cxar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.
-
28
|Juan 16:28|
Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21