-
-
Esperanto
-
-
6
|Juan 17:6|
Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.
-
7
|Juan 17:7|
Nun ili scias, ke cxio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi;
-
8
|Juan 17:8|
cxar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.
-
9
|Juan 17:9|
Mi pregxas por ili; mi pregxas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, cxar ili estas Viaj;
-
10
|Juan 17:10|
kaj cxio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili.
-
11
|Juan 17:11|
Mi jam ne estas en la mondo, kaj cxi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.
-
12
|Juan 17:12|
Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdigxo, por ke plenumigxu la Skribo.
-
13
|Juan 17:13|
Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian gxojon gxis pleneco en si mem.
-
14
|Juan 17:14|
Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, cxar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
-
15
|Juan 17:15|
Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraux la malbono.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21