-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
29
|Levítico 8:29|
Kaj Moseo prenis la brustajxon kaj skuis gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo:de la sxafo de konsekrado gxi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
30
|Levítico 8:30|
Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.
-
31
|Levítico 8:31|
Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj:Kuiru la viandon cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie mangxu gxin, kaj ankaux la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante:Aaron kaj liaj filoj gxin mangxu.
-
32
|Levítico 8:32|
Kaj la restajxon el la viando kaj el la pano forbruligu per fajro.
-
33
|Levítico 8:33|
Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, gxis la tago, en kiu finigxos la tempo de via konsekrado; cxar sep tagojn dauxros via konsekrado.
-
34
|Levítico 8:34|
Kiel estis farite hodiaux, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin.
-
35
|Levítico 8:35|
Kaj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; cxar tiel estas ordonite al mi.
-
36
|Levítico 8:36|
Kaj Aaron kaj liaj filoj faris cxion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.
-
1
|Levítico 9:1|
En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejagxulojn de Izrael.
-
2
|Levítico 9:2|
Kaj li diris al Aaron:Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virsxafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaux la Eternulon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7