-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
37
|Levítico 7:37|
Tio estas la legxo pri la brulofero, pri la farunofero, pri la pekofero, pri la kulpofero, pri la ofero de konsekro, kaj pri la pacofero;
-
38
|Levítico 7:38|
kiun la Eternulo donis al Moseo sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.
-
1
|Levítico 8:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Levítico 8:2|
Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virsxafojn kaj korbon da macoj.
-
3
|Levítico 8:3|
Kaj la tutan komunumon kunvenigu cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.
-
4
|Levítico 8:4|
Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj la komunumo kolektigxis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.
-
5
|Levítico 8:5|
Kaj Moseo diris al la komunumo:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari.
-
6
|Levítico 8:6|
Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.
-
7
|Levítico 8:7|
Kaj li metis sur lin la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li.
-
8
|Levítico 8:8|
Kaj li metis sur lin la surbrustajxon, kaj sur la surbrustajxon la signojn de lumo kaj de justo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7