-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Levítico 7:27|
CXiu, kiu mangxos ian sangon, ekstermigxos el sia popolo.
-
28
|Levítico 7:28|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
29
|Levítico 7:29|
Diru al la Izraelidoj jene:Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj;
-
30
|Levítico 7:30|
propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustajxo li alportu; la brustajxon, por skui gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo.
-
31
|Levítico 7:31|
Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustajxo estos por Aaron kaj por liaj filoj.
-
32
|Levítico 7:32|
Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro.
-
33
|Levítico 7:33|
Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto:
-
34
|Levítico 7:34|
cxar la brustajxon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitajxon de la flanko de la Izraelidoj.
-
35
|Levítico 7:35|
Tio estas la sankta parto de Aaron kaj la sankta parto de liaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo de post la tago, en kiu ili estis aligitaj, por esti pastroj al la Eternulo,
-
36
|Levítico 7:36|
parto, kiun la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna legxo en iliaj generacioj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7