-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Levítico 6:27|
CXiu, kiu ektusxos gxian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per gxia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko.
-
28
|Levítico 6:28|
Kaj la argilan vazon, en kiu gxi estis kuirita, oni disrompu; kaj se gxi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu cxi tiun kaj lavu gxin per akvo.
-
29
|Levítico 6:29|
CXiu virseksulo el la pastroj povas gxin mangxi; gxi estas plejsanktajxo.
-
30
|Levítico 6:30|
Sed cxiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu mangxata:per fajro oni gxin forbruligu.
-
1
|Levítico 7:1|
Kaj jen estas la legxo pri la kulpofero:plejsanktajxo gxi estas.
-
2
|Levítico 7:2|
Sur la loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la kulpoferon, kaj per gxia sango oni aspergu la altaron cxirkauxe.
-
3
|Levítico 7:3|
Kaj gxian tutan sebon oni alportu el gxi ofere, la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn,
-
4
|Levítico 7:4|
kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj oni gxin apartigu.
-
5
|Levítico 7:5|
Kaj la pastro bruligu ilin sur la altaro kiel fajroferon al la Eternulo; gxi estas kulpofero.
-
6
|Levítico 7:6|
CXiu virseksulo el la pastroj povas gxin mangxi; sur sankta loko gxi estu mangxata; gxi estas plejsanktajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7