-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Levítico 7:7|
Kiel por la pekofero, tiel ankaux por la kulpofero estu la sama legxo; al la pastro, kiu pekliberigas per gxi, al li gxi apartenu.
-
8
|Levítico 7:8|
Al la pastro, kiu plenumas ies bruloferon, al tiu pastro apartenu la felo de la brulofero, kiun li plenumis.
-
9
|Levítico 7:9|
Kaj cxiu farunofero, kiu estas bakita en forno aux pretigita en kaserolo aux sur pato, apartenu al la pastro, kiu prezentis gxin.
-
10
|Levítico 7:10|
Kaj cxiu farunofero, miksita kun oleo aux seka, apartenu al cxiuj Aaronidoj, al cxiuj egale.
-
11
|Levítico 7:11|
Kaj jen estas la legxo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo:
-
12
|Levítico 7:12|
se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.
-
13
|Levítico 7:13|
Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka pacofero.
-
14
|Levítico 7:14|
Kaj li alportu unu el ili, el cxiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, gxi apartenu.
-
15
|Levítico 7:15|
Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno.
-
16
|Levítico 7:16|
Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7