-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Levítico 6:17|
GXi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis gxin el Miaj fajroferoj; gxi estas plejsanktajxo, simile al pekofero kaj kulpofero.
-
18
|Levítico 6:18|
CXiu virseksulo el la Aaronidoj povas gxin mangxi kiel eternan destinitajxon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; cxiu, kiu ektusxos ilin, devos esti sankta.
-
19
|Levítico 6:19|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
20
|Levítico 6:20|
Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco:dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere.
-
21
|Levítico 6:21|
Sur pato kun oleo gxi devas esti preparita; bone bakitan alportu gxin; en formo de dispecigita farunofero alportu gxin kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.
-
22
|Levítico 6:22|
Kaj la pastro, kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataux li, plenumos tion; gxi estu eterna legxo antaux la Eternulo; gxi tuta devas esti forbruligata.
-
23
|Levítico 6:23|
Kaj cxiu farunofero de pastro estu forbruligata tuta; gxi ne estu mangxata.
-
24
|Levítico 6:24|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
25
|Levítico 6:25|
Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Jen estas la legxo pri la pekofero:sur tiu loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la pekoferon antaux la Eternulo; plejsanktajxo gxi estas.
-
26
|Levítico 6:26|
La pastro, kiu plenumas la pekoferon, mangxu gxin; sur sankta loko gxi estu mangxata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7