-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
28
|Levítico 15:28|
Kaj kiam sxi purigxos de sia elfluo, tiam sxi kalkulu al si sep tagojn, kaj poste sxi estos pura.
-
29
|Levítico 15:29|
Kaj en la oka tago sxi prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj sxi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
30
|Levítico 15:30|
Kaj la pastro oferfaros unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos sxin antaux la Eternulo koncerne la elfluon de sxia malpureco.
-
31
|Levítico 15:31|
Tiel antauxgardu la Izraelidojn kontraux ilia malpureco, por ke ili ne mortu en sia malpureco, malpurigante Mian logxejon, kiu estas inter ili.
-
32
|Levítico 15:32|
Tio estas la legxo pri la havanto de elfluo, kaj pri tiu, kiu havas elversxigxon de semo, per kio li farigxas malpura;
-
33
|Levítico 15:33|
kaj pri malsanulino pro sia monatajxo; kaj pri havanto de elfluo, cxu tio estas viro, cxu virino; kaj pri viro, kiu kusxos kun malpurulino.
-
1
|Levítico 16:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj de Aaron, kiam ili venis antaux la Eternulon kaj mortis.
-
2
|Levítico 16:2|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al via frato Aaron, ke li ne en cxiu tempo eniru en la sanktejon malantaux la kurtenon, antaux la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; cxar en nubo Mi aperados super la fermoplato.
-
3
|Levítico 16:3|
Kun jeno Aaron venadu en la sanktejon:kun bovido por pekofero kaj kun virsxafo por brulofero.
-
4
|Levítico 16:4|
Sanktan linan hxitonon li surmetu sur sin, kaj linaj pantalonoj estu sur lia korpo, kaj per lina zono li zonu sin, kaj linan cidaron li havu sur la kapo:tio estas sanktaj vestoj. Kaj li banu en akvo sian korpon kaj surmetu ilin sur sin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10