-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|Levítico 16:25|
Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la altaro.
-
26
|Levítico 16:26|
Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.
-
27
|Levítico 16:27|
Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpurajxon.
-
28
|Levítico 16:28|
Kaj tiu, kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.
-
29
|Levítico 16:29|
Kaj tio estu por vi eterna legxo:en la sepa monato, en la deka tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian laboron, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi.
-
30
|Levítico 16:30|
CXar en tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de cxiuj viaj pekoj antaux la Eternulo vi farigxos puraj.
-
31
|Levítico 16:31|
Sabato de plena ripozo gxi estu por vi; kaj premu viajn animojn; gxi estu legxo por eterne.
-
32
|Levítico 16:32|
Pekliberigos la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri anstataux sia patro; kaj li surmetos sur sin la linajn vestojn, la sanktajn vestojn.
-
33
|Levítico 16:33|
Kaj li pekliberigos la plej sanktan sanktejon kaj la tabernaklon de kunveno, kaj la altaron li pekliberigos; kaj la pastrojn kaj la tutan popolon de la komunumo li pekliberigos.
-
34
|Levítico 16:34|
Kaj tio estu por vi legxo eterna:pekliberigi la Izraelidojn koncerne iliajn pekojn unu fojon en jaro. Kaj li faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13