-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 17:11|
CXar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi cxi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, cxar la sango pekliberigas per la animo.
-
12
|Levítico 17:12|
Tial Mi diris al la Izraelidoj:Neniu el vi mangxu sangon, kaj ankaux la fremdulo, kiu logxas inter vi, ne mangxu sangon.
-
13
|Levítico 17:13|
Se iu el la Izraelidoj, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, cxaskaptos beston aux birdon, kiun oni povas mangxi, tiam li elfluigu gxian sangon kaj kovru gxin per polvo.
-
14
|Levítico 17:14|
CXar la animo de cxiu korpo estas gxia sango, en gxia animo gxi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj:La sangon de ia korpo ne mangxu, cxar la animo de cxiu korpo estas gxia sango; cxiu, kiu gxin mangxos, ekstermigxos.
-
15
|Levítico 17:15|
Kaj cxiu, kiu mangxos mortintajxon aux dissxiritajxon, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero, kaj poste li estos pura.
-
16
|Levítico 17:16|
Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.
-
1
|Levítico 18:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Levítico 18:2|
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
3
|Levítico 18:3|
Laux la agoj de la lando Egipta, en kiu vi logxis, ne agu; kaj laux la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laux iliaj legxoj ne kondutu.
-
4
|Levítico 18:4|
Miajn decidojn plenumu kaj Miajn legxojn observu, por konduti laux ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7