-
-
Esperanto
-
-
21
|Marcos 10:21|
Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li:Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu cxion, kion vi havas, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.
-
22
|Marcos 10:22|
Sed li malgajigxis cxe tiu vorto, kaj foriris malgxoja; cxar li havis multajn posedajxojn.
-
23
|Marcos 10:23|
Kaj Jesuo cxirkauxrigardis, kaj diris al siaj discxiploj:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio!
-
24
|Marcos 10:24|
Kaj la discxiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili:Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la ricxo, eniri en la regnon de Dio!
-
25
|Marcos 10:25|
Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.
-
26
|Marcos 10:26|
Kaj ili forte miregis, dirante al li:Kiu do povas esti savita?
-
27
|Marcos 10:27|
Rigardante ilin, Jesuo diris:CXe homoj tio estas neebla, sed ne cxe Dio; cxar cxio estas ebla cxe Dio.
-
28
|Marcos 10:28|
Petro ekparolis al li:Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis.
-
29
|Marcos 10:29|
Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio,
-
30
|Marcos 10:30|
kaj kiu ne ricevos centoble en cxi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5