-
-
Esperanto
-
-
41
|Marcos 10:41|
Kaj auxdinte, la dek ekindignis kontraux Jakobo kaj Johano.
-
42
|Marcos 10:42|
Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili:Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili.
-
43
|Marcos 10:43|
Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;
-
44
|Marcos 10:44|
kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de cxiuj.
-
45
|Marcos 10:45|
CXar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.
-
46
|Marcos 10:46|
Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.
-
47
|Marcos 10:47|
Kaj auxdinte, ke cxeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris:Jesuo, filo de David, kompatu min.
-
48
|Marcos 10:48|
Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David, kompatu min!
-
49
|Marcos 10:49|
Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuragxu; levigxu, li vin alvokas.
-
50
|Marcos 10:50|
Kaj li forjxetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5