-
-
Esperanto
-
-
31
|Marcos 10:31|
Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.
-
32
|Marcos 10:32|
Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaux ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:
-
33
|Marcos 10:33|
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj;
-
34
|Marcos 10:34|
kaj ili lin mokos kaj sur lin kracxos kaj lin skurgxos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li relevigxos.
-
35
|Marcos 10:35|
Kaj alproksimigxis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li:Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.
-
36
|Marcos 10:36|
Kaj li diris al ili:Kion vi volas, ke mi faru por vi?
-
37
|Marcos 10:37|
Kaj ili diris al li:Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.
-
38
|Marcos 10:38|
Sed Jesuo diris al ili:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aux esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?
-
39
|Marcos 10:39|
Kaj ili diris al li:Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili:La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;
-
40
|Marcos 10:40|
sed sidi dekstre de mi aux maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5