-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
26
|Mateo 9:26|
Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.
-
27
|Mateo 9:27|
Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David.
-
28
|Mateo 9:28|
Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:CXu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro.
-
29
|Mateo 9:29|
Tiam li tusxis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laux via fido.
-
30
|Mateo 9:30|
Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu.
-
31
|Mateo 9:31|
Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.
-
32
|Mateo 9:32|
Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.
-
33
|Mateo 9:33|
Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante:Neniam tia afero estas vidita en Izrael.
-
34
|Mateo 9:34|
Sed la Fariseoj diris:Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.
-
35
|Mateo 9:35|
Kaj Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj vilagxojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16