-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|Mateo 10:8|
Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu:donace vi ricevis, donace donu.
-
9
|Mateo 10:9|
Ne provizu oron nek argxenton nek kupron en viajn zonojn,
-
10
|Mateo 10:10|
nek saketon por vojagxo, nek du tunikojn, nek sxuojn, nek bastonon; cxar la laboranto meritas sian nutrajxon.
-
11
|Mateo 10:11|
Kaj en iu ajn urbo aux vilagxo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj logxu tie, gxis vi foriros.
-
12
|Mateo 10:12|
Kaj venante en la domon, salutu gxin.
-
13
|Mateo 10:13|
Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur gxin; sed se gxi ne estas inda, via paco revenu al vi.
-
14
|Mateo 10:14|
Kaj se iu ne akceptos vin, nek auxskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aux tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj.
-
15
|Mateo 10:15|
Vere mi diras al vi:Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de jugxado, ol por tiu urbo.
-
16
|Mateo 10:16|
Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.
-
17
|Mateo 10:17|
Sed gardu vin kontraux la homoj; cxar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurgxos;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16