-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
38
|Mateo 10:38|
Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi.
-
39
|Mateo 10:39|
Kiu trovas sian vivon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu gxin trovos.
-
40
|Mateo 10:40|
Kiu vin akceptas, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
-
41
|Mateo 10:41|
Kiu akceptas profeton en la nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon de justulo.
-
42
|Mateo 10:42|
Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el cxi tiuj malgranduloj en la nomo de discxiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.
-
1
|Mateo 11:1|
Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.
-
2
|Mateo 11:2|
Kaj kiam Johano auxdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj discxiploj,
-
3
|Mateo 11:3|
por diri al li:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?
-
4
|Mateo 11:4|
Kaj Jesuo responde diris al ili:Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi auxdas kaj vidas:
-
5
|Mateo 11:5|
blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, kaj mortintoj levigxas, kaj al malricxuloj evangelio estas predikata.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16