-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Mateo 11:16|
Sed al kio mi komparu cxi tiun generacion? GXi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,
-
17
|Mateo 11:17|
dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
-
18
|Mateo 11:18|
CXar venis Johano, nek mangxante nek trinkante, kaj ili diras:Li havas demonon.
-
19
|Mateo 11:19|
La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante, kaj ili diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de siaj faroj.
-
20
|Mateo 11:20|
Tiam li komenci riprocxi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; cxar ili ne pentis.
-
21
|Mateo 11:21|
Ve al vi, HXorazin! Ve al vi, Betsaida! CXar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, antaux longe ili jam pentus en sakajxo kaj cindro.
-
22
|Mateo 11:22|
Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de jugxado, ol por vi.
-
23
|Mateo 11:23|
Kaj vi, Kapernaum! cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi malsuprenigxos gxis Hades; cxar se en Sodom estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, gxi restus gxis hodiaux.
-
24
|Mateo 11:24|
Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de jugxado, ol por vi.
-
25
|Mateo 11:25|
En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16