-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Mateo 17:5|
Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.
-
6
|Mateo 17:6|
Kaj auxdinte tion, la discxiploj falis sur sian vizagxon, kaj tre timis.
-
7
|Mateo 17:7|
Kaj Jesuo alvenis kaj ektusxis ilin, kaj diris:Levigxu, kaj ne timu.
-
8
|Mateo 17:8|
Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.
-
9
|Mateo 17:9|
Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante:Rakontu al neniu la vizion, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj.
-
10
|Mateo 17:10|
Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe?
-
11
|Mateo 17:11|
Kaj li responde diris:Vere Elija venas antauxe, kaj restarigos cxion;
-
12
|Mateo 17:12|
sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li cxion, kion ili volis. Tiel ankaux la Filo de homo estas suferonta sub ili.
-
13
|Mateo 17:13|
Tiam la discxiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.
-
14
|Mateo 17:14|
Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaux li, kaj dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4