-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Mateo 17:15|
Sinjoro, kompatu mian filon, cxar li frenezas kaj forte suferas; cxar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.
-
16
|Mateo 17:16|
Kaj mi venigis lin al viaj discxiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.
-
17
|Mateo 17:17|
Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi cxi tien.
-
18
|Mateo 17:18|
Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resanigxis en tiu sama horo.
-
19
|Mateo 17:19|
Tiam la discxiploj, veninte al Jesuo aparte, diris:Pro kio ni ne povis elpeli gxin?
-
20
|Mateo 17:20|
Kaj li respondis al ili:Pro la malgrandeco de via fido; cxar vere mi diras al vi:Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al cxi tiu monto:Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi.
-
21
|Mateo 17:21|
Sed cxi tiu speco ne eliras, krom per pregxado kaj fastado.
-
22
|Mateo 17:22|
Kaj kiam ili kolektigxis en Galileo, Jesuo diris al ili:La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;
-
23
|Mateo 17:23|
kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li levigxos. Kaj ili tre malgxojis.
-
24
|Mateo 17:24|
Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du drahxmoj, kaj diris:CXu via majstro pagas la du drahxmojn?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4