-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
28
|Mateo 18:28|
Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu sxuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante:Pagu tion, kion vi sxuldas.
-
29
|Mateo 18:29|
Kaj falinte antaux li, la kunservisto petegis lin, dirante:Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi.
-
30
|Mateo 18:30|
Sed li ne volis; sed foriris kaj jxetis lin en malliberejon, gxis li pagos tion, kio estas sxuldata.
-
31
|Mateo 18:31|
Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre cxagrenigxis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro cxion, kio okazis.
-
32
|Mateo 18:32|
Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris:Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan sxuldon, cxar vi petegis min;
-
33
|Mateo 18:33|
cxu vi ankaux ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin?
-
34
|Mateo 18:34|
Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, gxis li pagos cxion al li sxuldatan.
-
35
|Mateo 18:35|
Tiel same mia cxiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, cxiu al sia frato.
-
1
|Mateo 19:1|
Kaj kiam Jesuo finis cxi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan;
-
2
|Mateo 19:2|
kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4