-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Mateo 19:3|
Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante:CXu estas permesate forsendi sian edzinon pro cxia kauxzo?
-
4
|Mateo 19:4|
Kaj responde li diris:CXu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina,
-
5
|Mateo 19:5|
kaj diris:Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?
-
6
|Mateo 19:6|
Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
-
7
|Mateo 19:7|
Ili diris al li:Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin?
-
8
|Mateo 19:8|
Li diris al ili:Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.
-
9
|Mateo 19:9|
Sed mi diras al vi:Kiu forsendos sian edzinon krom pro malcxasteco, kaj edzigxos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edzigxas kun la forsenditino, tiu adultas.
-
10
|Mateo 19:10|
La discxiploj diris al li:Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edzigxi.
-
11
|Mateo 19:11|
Sed li diris al ili:Ne cxiuj homoj akceptas cxi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita.
-
12
|Mateo 19:12|
CXar estas euxnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas euxnukoj, kiuj estis euxnukigitaj de homoj; kaj estas euxnukoj, kiuj euxnukigis sin pro la regno de la cxielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4