-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
37
|Mateo 23:37|
Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj prijxetas per sxtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.
-
38
|Mateo 23:38|
Jen via domo estas lasita al vi dezerta.
-
39
|Mateo 23:39|
CXar mi diras al vi:De nun vi ne vidos min, gxis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.
-
1
|Mateo 24:1|
Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj discxiploj venis al li, por montri al li la konstruajxojn de la templo.
-
2
|Mateo 24:2|
Sed li responde diris al ili:CXu vi ne vidas cxion tion? vere mi diras al vi:Ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.
-
3
|Mateo 24:3|
Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo?
-
4
|Mateo 24:4|
Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
-
5
|Mateo 24:5|
CXar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.
-
6
|Mateo 24:6|
Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.
-
7
|Mateo 24:7|
CXar levigxos nacio kontraux nacion, kaj regno kontraux regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4