-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Mateo 23:27|
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere sxajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de cxia malpureco.
-
28
|Mateo 23:28|
Tiel ankaux vi ekstere sxajnas justaj antaux homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.
-
29
|Mateo 23:29|
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras:
-
30
|Mateo 23:30|
Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj.
-
31
|Mateo 23:31|
Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn.
-
32
|Mateo 23:32|
Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.
-
33
|Mateo 23:33|
Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la jugxon de Gehena?
-
34
|Mateo 23:34|
Jen do mi sendas al vi profetojn kaj sagxulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurgxos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;
-
35
|Mateo 23:35|
por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.
-
36
|Mateo 23:36|
Vere mi diras al vi:CXio tio venos sur cxi tiun generacion.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4