-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
43
|Mateo 22:43|
Li diris al ili:Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
-
44
|Mateo 22:44|
La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
-
45
|Mateo 22:45|
Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?
-
46
|Mateo 22:46|
Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuragxis fari al li demandon.
-
1
|Mateo 23:1|
Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj discxiploj, dirante:
-
2
|Mateo 23:2|
La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la segxo de Moseo:
-
3
|Mateo 23:3|
cxion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laux iliaj faroj, cxar ili ordonas, sed ne faras.
-
4
|Mateo 23:4|
Ili ligas pezajn sxargxojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la sxultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.
-
5
|Mateo 23:5|
Sed cxiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; cxar ili largxigas siajn filakteriojn kaj grandigas la frangxojn de siaj vestoj,
-
6
|Mateo 23:6|
kaj amas la cxeflokojn cxe festenoj, kaj la cxefsegxojn en la sinagogoj,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4