-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Mateo 22:13|
Tiam la regxo diris al siaj servantoj:Ligu lin mane kaj piede, kaj eljxetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
-
14
|Mateo 22:14|
CXar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
-
15
|Mateo 22:15|
Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiligxis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.
-
16
|Mateo 22:16|
Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.
-
17
|Mateo 22:17|
Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?
-
18
|Mateo 22:18|
Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris:Kial vi min provas, hipokrituloj?
-
19
|Mateo 22:19|
Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.
-
20
|Mateo 22:20|
Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo?
-
21
|Mateo 22:21|
Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.
-
22
|Mateo 22:22|
Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4