-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
29
|Mateo 21:29|
Kaj li respondis kaj diris:Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris.
-
30
|Mateo 21:30|
Kaj li venis al la dua, kaj diris tion saman. Kaj li responde diris:Mi iros, sinjoro; kaj ne iris.
-
31
|Mateo 21:31|
Kiu el la du plenumis la volon de la patro? Ili diris:La unua. Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malcxastistinoj iras antaux vi en la regnon de Dio.
-
32
|Mateo 21:32|
CXar Johano venis al vi en vojo de justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malcxastistinoj kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, ecx ne pentis poste, por kredi al li.
-
33
|Mateo 21:33|
Auxskultu alian parabolon:Estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis en gxi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.
-
34
|Mateo 21:34|
Kaj kiam alproksimigxis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn.
-
35
|Mateo 21:35|
Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurgxis unu, kaj mortigis alian, kaj sxtonbatis alian.
-
36
|Mateo 21:36|
Li sendis ankoraux aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same.
-
37
|Mateo 21:37|
Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante:Ili respektos mian filon.
-
38
|Mateo 21:38|
Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4