-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Mateo 21:19|
Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al gxi, kaj trovis sur gxi nenion krom folioj; kaj li diris al gxi:Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.
-
20
|Mateo 21:20|
Kaj kiam la discxiploj vidis, ili miris, dirante:Kiel rapide la figarbo forvelkis!
-
21
|Mateo 21:21|
Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed ecx se vi diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron; tio plenumigxos.
-
22
|Mateo 21:22|
Kaj cxion, kion vi petos per pregxado, kredante, vi ricevos.
-
23
|Mateo 21:23|
Kaj kiam li jam venis en la templon, la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? kaj kiu donis al vi tian auxtoritaton?
-
24
|Mateo 21:24|
Kaj Jesuo responde diris al ili:Mi ankaux faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaux diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.
-
25
|Mateo 21:25|
La baptado de Johano, de kie gxi estis? El la cxielo, aux el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros al ni:Kial do vi ne kredis al li?
-
26
|Mateo 21:26|
Sed se ni diros:El homoj, ni timas la popolon, cxar cxiuj opinias Johanon profeto.
-
27
|Mateo 21:27|
Kaj ili responde diris al Jesuo:Ni ne scias. Li ankaux diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.
-
28
|Mateo 21:28|
Kiel sxajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris:Filo, iru hodiaux kaj laboru en la vinbergxardeno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4