-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Mateo 22:3|
kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edzigxa festo; kaj ili ne volis veni.
-
4
|Mateo 22:4|
Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la mangxon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas bucxitaj, kaj cxio estas preta; venu al la edzigxa festo.
-
5
|Mateo 22:5|
Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;
-
6
|Mateo 22:6|
kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.
-
7
|Mateo 22:7|
Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.
-
8
|Mateo 22:8|
Tiam li diris al siaj sklavoj:La edzigxa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.
-
9
|Mateo 22:9|
Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj cxiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edzigxa festo.
-
10
|Mateo 22:10|
Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis cxiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj.
-
11
|Mateo 22:11|
Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston;
-
12
|Mateo 22:12|
kaj li diris al li:Amiko, kiel vi envenis cxi tien, ne havante edzigxofestan veston? Kaj li silentadis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4