-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Samuel 17:1|
La Filisxtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kunigxis apud Sohxo de Jehuda, kaj starigxis tendare inter Sohxo kaj Azeka, en Efes-Damim.
-
2
|1 Samuel 17:2|
Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektigxis, kaj starigxis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraux la Filisxtoj.
-
3
|1 Samuel 17:3|
La Filisxtoj staris sur la monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la monto duaflanke, kaj la valo estis inter ili.
-
4
|1 Samuel 17:4|
Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filisxtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlargxo.
-
5
|1 Samuel 17:5|
Kaj kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro.
-
6
|1 Samuel 17:6|
Kaj kupraj armajxetoj estis sur liaj piedoj, kaj kupra sxildo sur liaj sxultroj.
-
7
|1 Samuel 17:7|
La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaux li iris sxildoportisto.
-
8
|1 Samuel 17:8|
Kaj li starigxis, kaj ekkriis al la tacxmentoj de Izrael, kaj diris al ili:Por kio vi eliris batale? cxu mi ne estas Filisxto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi.
-
9
|1 Samuel 17:9|
Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni.
-
10
|1 Samuel 17:10|
Kaj la Filisxto diris:Mi hontigos hodiaux la tacxmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaux interbatalu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11