-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|1 Samuel 17:31|
Kiam oni auxdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj cxi tiu venigis lin.
-
32
|1 Samuel 17:32|
Kaj David diris al Saul:Neniu perdu la kuragxon pro li:via sklavo iros kaj batalos kontraux tiu Filisxto.
-
33
|1 Samuel 17:33|
Sed Saul diris al David:Vi ne povas iri kontraux tiun Filisxton, por batali kontraux li; cxar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj.
-
34
|1 Samuel 17:34|
Tiam David diris al Saul:Via sklavo estis cxe sia patro pasxtanto de sxafoj; kaj venadis leono aux urso kaj forportadis sxafon el la sxafaro;
-
35
|1 Samuel 17:35|
tiam mi kuradis post tiu, batadis gxin, kaj savadis el gxia busxo; se gxi starigxis kontraux mi, mi kaptis gxin je la makzelo, batis kaj mortigis gxin.
-
36
|1 Samuel 17:36|
Kiel la leonon, tiel ankaux la urson via sklavo venkobatis; ankaux kun cxi tiu necirkumcidita Filisxto estos la sama afero, kiel kun cxiu el tiuj, cxar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio.
-
37
|1 Samuel 17:37|
Kaj David diris:La Eternulo, kiu savis min kontraux leono kaj kontraux urso, savos min kontraux cxi tiu Filisxto. Tiam Saul diris al David:Iru, kaj la Eternulo estu kun vi.
-
38
|1 Samuel 17:38|
Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso.
-
39
|1 Samuel 17:39|
Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, cxar li ne kutimis; sed David diris al Saul:Mi ne povas iri en cxi tio, cxar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si.
-
40
|1 Samuel 17:40|
Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn sxtonojn el la torento, kaj metis ilin en la pasxtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la jxetilo en la mano li iris al la Filisxto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11