-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
51
|1 Samuel 17:51|
David alkuris, starigxis super la Filisxto, prenis lian glavon, elprenis gxin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per gxi lian kapon. Kiam la Filisxtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris.
-
52
|1 Samuel 17:52|
Tiam levigxis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filisxtojn gxis la eniro en la valon kaj gxis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filisxtoj sur la vojo al SXaaraim, gxis Gat kaj gxis Ekron.
-
53
|1 Samuel 17:53|
Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filisxtoj kaj disrabis ilian tendaron.
-
54
|1 Samuel 17:54|
Kaj David prenis la kapon de la Filisxto, kaj alportis gxin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.
-
55
|1 Samuel 17:55|
Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraux la Filisxton, li diris al Abner, la militestro:Kies filo estas cxi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis:Mi jxuras per via animo, ho regxo, ke mi ne scias.
-
56
|1 Samuel 17:56|
Kaj la regxo diris:Demandu, kies filo estas cxi tiu junulo.
-
57
|1 Samuel 17:57|
Kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaux Saulon, kaj la kapo de la Filisxto estis en lia mano.
-
58
|1 Samuel 17:58|
Kaj Saul diris al li:Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis:Filo de via sklavo Jisxaj, la Bet-Lehxemano.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3