-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Samuel 17:11|
Kiam Saul kaj cxiuj Izraelidoj auxdis la vortojn de tiu Filisxto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.
-
12
|1 Samuel 17:12|
Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Lehxem de Jehuda, kies nomo estis Jisxaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundagxa inter la viroj.
-
13
|1 Samuel 17:13|
La tri plej maljunaj filoj de Jisxaj iris, sekvante Saulon, en la militon; la nomoj de liaj tri filoj, kiuj iris en la militon, estis:Eliab, la unuenaskito, kaj la dua post li Abinadab, kaj la tria SXama.
-
14
|1 Samuel 17:14|
David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj iris post Saul.
-
15
|1 Samuel 17:15|
Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por pasxti la sxafojn de sia patro en Bet-Lehxem.
-
16
|1 Samuel 17:16|
La Filisxto eliradis matene kaj vespere, kaj starigxadis dum kvardek tagoj.
-
17
|1 Samuel 17:17|
Kaj Jisxaj diris al sia filo David:Prenu por viaj fratoj cxi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj cxi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj;
-
18
|1 Samuel 17:18|
kaj cxi tiujn dek fromagxojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision.
-
19
|1 Samuel 17:19|
Kaj Saul kaj ili kaj cxiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraux la Filisxtoj.
-
20
|1 Samuel 17:20|
Kaj David levigxis frue matene, lasis la sxafojn al la gardisto, prenis la portotajxon kaj iris, kiel ordonis al li Jisxaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin arangxi kaj oni trumpetis por batalo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11