-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|1 Samuel 17:21|
Kaj arangxis sin la Izraelidoj kaj la Filisxtoj, fronton kontraux fronto.
-
22
|1 Samuel 17:22|
David lasis la vazojn, kiujn li portis, cxe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj.
-
23
|1 Samuel 17:23|
Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filisxto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filisxtoj kaj komencis paroli kiel antauxe; kaj David tion auxdis.
-
24
|1 Samuel 17:24|
Kaj cxiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis.
-
25
|1 Samuel 17:25|
Kaj la Izraelidoj diris:CXu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la regxo ricxigos per granda ricxeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael.
-
26
|1 Samuel 17:26|
Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li:Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filisxton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? cxar kiu estas tiu necirkumcidita Filisxto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio?
-
27
|1 Samuel 17:27|
Kaj la popolo diris al li kiel antauxe:Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin.
-
28
|1 Samuel 17:28|
Kiam lia plej maljuna frato Eliab auxdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraux David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan sxafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.
-
29
|1 Samuel 17:29|
Tiam David diris:Kion do mi nun faris? cxu mi venis sen bezono?
-
30
|1 Samuel 17:30|
Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antauxe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11