-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
63
|Ezequiel 16:63|
por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian busxon pro honto, kiam Mi pardonos al vi cxion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
1
|Ezequiel 17:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 17:2|
Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael;
-
3
|Ezequiel 17:3|
kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;
-
4
|Ezequiel 17:4|
gxi desxiris gxian supran junan brancxeton kaj alportis gxin en la landon de komercado kaj kusxigis gxin en urbo de komercistoj.
-
5
|Ezequiel 17:5|
GXi prenis iom el la semoj de la lando, plantis gxin sur prisemebla kampo, arangxis gxin apud abunda akvo, tre singarde.
-
6
|Ezequiel 17:6|
Kaj gxi elkreskis kaj farigxis vasta vinberkreskajxo kun malalta trunko; gxiaj flankobrancxoj fleksigxis al gxi malsupren, kaj gxiaj radikoj estis sub gxi; kaj gxi farigxis vinbertrunko kaj elkreskigis brancxojn kaj brancxetojn.
-
7
|Ezequiel 17:7|
Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al gxi kaj etendis al gxi siajn brancxojn, por ke gxi trinkigu gxin, de la bedoj, kie gxi estis plantita.
-
8
|Ezequiel 17:8|
Sur bona kampo, apud abunda akvo, gxi estis plantita, por ke gxi elkreskigu brancxojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.
-
9
|Ezequiel 17:9|
Diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu gxi havos sukceson? oni ja elsxiros gxiajn radikojn, oni desxiros gxiajn fruktojn, kaj gxi velkos; cxiuj gxiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por desxiri gxin de gxiaj radikoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16