-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Ezequiel 18:6|
ne mangxas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimigxas al virino en la tempo de sxia monatajxo;
-
7
|Ezequiel 18:7|
neniun perfortas, redonas al la sxuldanto lian garantiajxon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto;
-
8
|Ezequiel 18:8|
ne donas kontraux procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustajxo, faras inter homo kaj homo jugxon justan;
-
9
|Ezequiel 18:9|
sekvas Miajn legxojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin gxuste:tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
10
|Ezequiel 18:10|
Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, versxas sangon, aux faras ion similan;
-
11
|Ezequiel 18:11|
kaj cxion diritan li mem ne faras, sed li mangxas sur la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo;
-
12
|Ezequiel 18:12|
perfortas malricxulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiajxon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindajxon;
-
13
|Ezequiel 18:13|
donas kontraux procentegoj, prenas troprofiton:cxu tia povas vivi? li ne devas vivi:cxar li faras cxiujn tiujn abomenindajxojn, li devas morti; lia sango estu sur li.
-
14
|Ezequiel 18:14|
Sed jen li naskigis filon, kiu vidas cxiujn pekojn de sia patro, kiujn cxi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan:
-
15
|Ezequiel 18:15|
sur la montoj li ne mangxas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16