-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
26
|Ezequiel 18:26|
Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris.
-
27
|Ezequiel 18:27|
Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas gxuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo.
-
28
|Ezequiel 18:28|
CXar li rigardis, kaj retiris sin de cxiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.
-
29
|Ezequiel 18:29|
La domo de Izrael diros:Ne gxusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. CXu Mia agadmaniero estas ne gxusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne gxusta.
-
30
|Ezequiel 18:30|
Tial Mi jugxos vin, ho domo de Izrael, cxiun laux lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de cxiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.
-
31
|Ezequiel 18:31|
Forjxetu de vi cxiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?
-
32
|Ezequiel 18:32|
CXar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.
-
1
|Ezequiel 19:1|
Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;
-
2
|Ezequiel 19:2|
kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kusxis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn?
-
3
|Ezequiel 19:3|
SXi edukis unu el siaj idoj, gxi farigxis leonido, kaj gxi lernis dissxiri kaptajxon, gxi mangxis homojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16