-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Ezequiel 17:20|
Mi jxetos sur lin Mian reton, kaj li kaptigxos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li jugxon pro la krimo, kiun li faris kontraux Mi.
-
21
|Ezequiel 17:21|
Kaj cxiuj liaj forkurintoj el cxiuj liaj tacxmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al cxiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.
-
22
|Ezequiel 17:22|
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi mem prenos brancxon de alta cedro kaj metos gxin; el la supraj junaj brancxetoj Mi desxiros la plej delikatan, kaj Mi plantos gxin sur monto alta kaj eminenta.
-
23
|Ezequiel 17:23|
Sur la alta monto de Izrael Mi gxin plantos, kaj gxi elkreskigos brancxojn kaj donos fruktojn kaj farigxos belega cedro; kaj logxos sub gxi cxiaspecaj birdoj, cxiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de gxiaj brancxoj.
-
24
|Ezequiel 17:24|
Kaj ekscios cxiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
-
1
|Ezequiel 18:1|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Ezequiel 18:2|
Kial vi uzas cxe vi en la lando de Izrael cxi tiun proverbon kaj diras:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis?
-
3
|Ezequiel 18:3|
Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos cxe vi tiun proverbon en Izrael.
-
4
|Ezequiel 18:4|
Jen cxiuj animoj apartenas al Mi:kiel la animo de la patro, tiel ankaux la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, gxi mortos.
-
5
|Ezequiel 18:5|
Sed se iu estas virta kaj agas lauxlegxe kaj juste;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16