-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Génesis 21:27|
Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si interligon.
-
28
|Génesis 21:28|
Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte.
-
29
|Génesis 21:29|
Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte?
-
30
|Génesis 21:30|
Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.
-
31
|Génesis 21:31|
Tial tiu loko havas la nomon Beer-SXeba, cxar tie ili ambaux jxuris.
-
32
|Génesis 21:32|
Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj.
-
33
|Génesis 21:33|
Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-SXeba, kaj pregxis tie al la Eternulo, la Dio eterna.
-
34
|Génesis 21:34|
Kaj Abraham logxis en la lando de la Filisxtoj longan tempon.
-
1
|Génesis 22:1|
Post tiuj okazintajxoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
-
2
|Génesis 22:2|
Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16