-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Génesis 22:13|
Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virsxafo malantauxe implikigxis per la kornoj en la arbetajxoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virsxafon, kaj oferis gxin kiel bruloferon anstataux sia filo.
-
14
|Génesis 22:14|
Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraux nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.
-
15
|Génesis 22:15|
Kaj denove angxelo de la Eternulo vokis al Abraham el la cxielo,
-
16
|Génesis 22:16|
kaj diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;
-
17
|Génesis 22:17|
tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.
-
18
|Génesis 22:18|
Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon.
-
19
|Génesis 22:19|
Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili levigxis kaj iris kune al Beer-SXeba; kaj Abraham logxis en Beer-SXeba.
-
20
|Génesis 22:20|
Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaux Milka naskis infanojn al via frato Nahxor:
-
21
|Génesis 22:21|
la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram;
-
22
|Génesis 22:22|
kaj Kesedon kaj HXazon kaj Pildasxon kaj Jidlafon kaj Betuelon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16