-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|Génesis 22:23|
Kaj de Betuel naskigxis Rebeka. CXi tiujn ok naskis Milka al Nahxor, la frato de Abraham.
-
24
|Génesis 22:24|
Kaj lia kromvirino, nome Reuma, ankaux naskis: Tebahxon kaj Gahxamon kaj Tahxasxon kaj Maahxan.
-
1
|Génesis 23:1|
Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la jaroj de la vivo de Sara.
-
2
|Génesis 23:2|
Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas HXebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri sxi.
-
3
|Génesis 23:3|
Kaj Abraham levigxis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de HXet jene:
-
4
|Génesis 23:4|
Fremdulo kaj paslogxanto mi estas cxe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi.
-
5
|Génesis 23:5|
Kaj la filoj de HXet respondis al Abraham, dirante al li:
-
6
|Génesis 23:6|
Auxskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon.
-
7
|Génesis 23:7|
Kaj Abraham levigxis, kaj profunde klinigxis antaux la popolo de la lando, antaux la filoj de HXet.
-
8
|Génesis 23:8|
Kaj li diris al ili jene: Se placxas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi, tiam auxskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Cohxar,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16