-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Génesis 22:3|
Kaj Abraham levigxis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj levigxis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.
-
4
|Génesis 22:4|
En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime.
-
5
|Génesis 22:5|
Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu cxi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorklinigxos kaj revenos al vi.
-
6
|Génesis 22:6|
Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis gxin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la trancxilon; kaj ili iris ambaux kune.
-
7
|Génesis 22:7|
Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la sxafo por la brulofero?
-
8
|Génesis 22:8|
Kaj Abraham diris: Dio antauxvidos al Si la sxafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaux kune.
-
9
|Génesis 22:9|
Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.
-
10
|Génesis 22:10|
Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la trancxilon, por bucxi sian filon.
-
11
|Génesis 22:11|
Kaj ekvokis al li angxelo de la Eternulo el la cxielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas.
-
12
|Génesis 22:12|
Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; cxar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16