-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Levítico 12:2|
Diru al la Izraelidoj jene:Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam sxi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monatajxa suferado sxi estos malpura.
-
3
|Levítico 12:3|
Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.
-
4
|Levítico 12:4|
Tridek tri tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo; nenion sanktan sxi tusxu kaj en la sanktejon sxi ne venu, gxis finigxos la tagoj de sxia purigxo.
-
5
|Levítico 12:5|
Se sxi naskos knabineton, tiam sxi estu malpura dum du semajnoj kiel cxe sia monatajxo, kaj sesdek ses tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo.
-
6
|Levítico 12:6|
Kaj kiam finigxos la tagoj de sxia purigxo post filo aux filino, sxi alportu jaragxan sxafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aux turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.
-
7
|Levítico 12:7|
Kaj li tion alportos antaux la Eternulon kaj pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos de sia sangofluado. Tio estas la legxo pri naskintino, cxu de knabo, cxu de knabino.
-
8
|Levítico 12:8|
Kaj se sxi ne estas suficxe bonstata, por alporti sxafidon, tiam sxi prenu du turtojn aux du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos.
-
1
|Levítico 13:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
-
2
|Levítico 13:2|
Se cxe iu homo sur la hauxto de lia korpo aperos sxvelajxo aux pustulo aux makulo tiamaniere, ke sur la hauxto de lia korpo farigxos kvazaux infektajxo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aux al unu el liaj filoj, la pastroj.
-
3
|Levítico 13:3|
Kaj la pastro rigardos la infektajxon sur la hauxto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektajxo farigxis blankaj kaj la infektajxo aspektas pli profunda ol la hauxto de lia korpo, tiam gxi estas infektajxo de lepro; kaj la pastro gxin pririgardos, kaj deklaros, ke gxi estas malpura.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10