-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Levítico 13:14|
Sed en la tago, en kiu montrigxos sur li kruda karno, li estos malpura.
-
15
|Levítico 13:15|
Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura:gxi estas lepro.
-
16
|Levítico 13:16|
Tamen se la kruda karno sxangxigxos kaj farigxos blanka, tiam li venu al la pastro.
-
17
|Levítico 13:17|
Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektajxo aliformigxis en blankajxon, tiam la pastro deklaros la infektajxon pura; li estos pura.
-
18
|Levítico 13:18|
Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resanigxos,
-
19
|Levítico 13:19|
kaj sur la loko de la absceso estos blanka sxvelajxo aux rugxete-blanka makulo, tiam li devas sin montri al la pastro.
-
20
|Levítico 13:20|
Kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la hauxto kaj gxiaj haroj farigxis blankaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas infektajxo de lepro, gxi ekfloris en la absceso.
-
21
|Levítico 13:21|
Kaj se la pastro vidos, ke ne estas sur gxi blankaj haroj kaj gxi ne estas pli profunda ol la hauxto kaj gxi estas ne tre rimarkebla, tiam la pastro ensxlosos lin por sep tagoj.
-
22
|Levítico 13:22|
Sed se gxi disvastigxos sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:tio estas infektajxo.
-
23
|Levítico 13:23|
Se la makulo restos sur sia loko kaj ne disvastigxos, gxi estas brulumo de absceso; kaj la pastro deklaros gxin pura.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7