-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
24
|Levítico 13:24|
Aux se sur la hauxto de lia korpo estos brulvundo kaj sur la karno de la brulvundo aperos makulo rugxete-blanka aux blanka,
-
25
|Levítico 13:25|
kaj la pastro gxin rigardos, kaj vidos, ke la haroj sur la makulo farigxis blankaj kaj gxi aspektas pli profunda ol la hauxto, tiam gxi estas lepro, kiu ekfloris sur la brulvundo; kaj la pastro deklaros gxin malpura:gxi estas infektajxo de lepro.
-
26
|Levítico 13:26|
Se la pastro vidos, ke sur la makulo ne estas blankaj haroj kaj gxi ne estas pli profunda ol la hauxto kaj gxi estas malmulte rimarkebla, tiam la pastro ensxlosos lin por sep tagoj.
-
27
|Levítico 13:27|
Kaj la pastro lin rigardos en la sepa tago; se gxi disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas infektajxo de lepro.
-
28
|Levítico 13:28|
Sed se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastigxis sur la hauxto kaj estas malmulte rimarkebla, tiam gxi estas sxvelajxo de la brulvundo; kaj la pastro deklaros lin pura, cxar gxi estas brulumo de la brulvundo.
-
29
|Levítico 13:29|
Se cxe viro aux cxe virino estos infektajxo sur la kapo aux sur la barbo,
-
30
|Levítico 13:30|
kaj la pastro rigardos la infektajxon, kaj vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la hauxto kaj sur gxi estas haroj flavetaj kaj maldikaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:tio estas favo, tio estas lepro de la kapo aux de la barbo.
-
31
|Levítico 13:31|
Sed se la pastro rigardos la infektajxon de la favo, kaj vidos, ke gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto kaj ne estas sur gxi nigraj haroj, tiam la pastro ensxlosos la favo-infektiton por sep tagoj.
-
32
|Levítico 13:32|
Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastigxis kaj ne estas sur gxi flavetaj haroj kaj la favajxo ne aspektas pli profunda ol la hauxto,
-
33
|Levítico 13:33|
tiam oni lin razu, sed la favajxon oni ne razu; kaj la pastro ensxlosos la favulon denove por sep tagoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10